Servoj. Sociala interpretadoSociala interpretado estas servo celanta tiujn civitanojn, kiuj spertas malfacilaĵojn por kompreni la lingvon aŭ lingvojn de ilia loĝloko, aŭ simple preferas esprimi sin en sia gepatra lingvo. Celante stimuli egalrajtan aliron de ĉiuj homoj al la publikaj servoj, CCI ofertas servon destinita superi la kulturajn kaj lingvajn barilojn inter la du partoprenantoj de komunikado. Ekde la jaro 2000, nia entrepreno efektivigis skribajn tradukojn (asignojn, juĝajn procedurojn, komisiojn, verdiktojn) kaj parolajn interpretojn (depoziciojn, legadojn de rajtoj, kunvenojn) en diversaj juĝaj establoj de Navaro, kiuj petis niajn servojn. Krome, efektiviĝis parolaj interpretoj por la diversaj policoj de Navaro (Forua Polico, Ĝendarmaro, Nacia Polico kaj Urba Polico) kaj por malsanulejoj kaj sancentroj.
|
|