CastellanoEuskaraEnglishEsperanto
CCI - Centro de Comunicación Internacional
KIUJ NI ESTAS
ServojLingvojKlientojKontaktoHejmpaĝo
 

Kiuj ni estas

Centro de Comunicación Internacional, S.L. estas entrepreno de lingvaj servoj, fondita en 1992.

CCI konsistigas skipo da alte kvalifikitaj profesiuloj, kiu efike kaj laŭprofile ofertas solvojn por la komunikadaj bezonoj, kiuj prezentiĝas inter kompanioj aŭ institucioj kaj iliaj interparolantoj.

CCI disponigas al vi diversigitan oferton da servoj: simpla tradukado, ĵura tradukado, interpretado, sociala interpretado kaj aliaj lingvaj servoj.

Nia laborprocedo garantias kvaliton kaj akuratecon je enmanigaj limtempoj, kaj ankaŭ laŭprofilan servadon, regatajn de la plej absoluta konfidenceco. Nia tuta laboro disvolviĝas laŭ la etika kaj deontologia kodo de la profesio.

CCI plenumas tradukojn kaj interpretojn en la hispanan, eŭskan, anglan, francan, kaj iom malpli, en la portugalan kaj italan. Celante ĉiam kovri la mendadon de niaj klientoj, ni ankaŭ efektivigis projektojn, kiuj postulas lingvojn, kiel nederlandan, rusan, ĉinan, rumanan, ktp., kaj kelkfoje tiom ekzotajn lingvojn kiel volofan aŭ lingalan.

Nia entrepreno disponas je 300-klienta sliparo, kiu inkludas publikajn instituciojn, privatajn entreprenojn, asociojn, fondaĵojn kaj privatulojn.

 

Etika kodo de tradukado kaj interpretado

Ĉiuj konsistigantoj CCI, ĉu dungitoj ĉu subkontraktatuloj, disvolvas sian laboron laŭ etika kodo.

'Los traductores de la ley'. Diario de Navarra. 2007/03/06

 

(c) CCI Centro de Comunicación Internacional   Monasterio de Iratxe, 24. 31011 Pamplona-Iruña
euska: +34 948 198 634 / euskera@traducci.com    aliaj lingvo: +34 948 197 997 / internacional@traducci.com